Ne fuĝu de fuĝintoj
17a septembro 2005 por Kooperativo Esperanto-Amikaro
Vivi
Estas amasoj da ili sur nia planedo : la familioj, la virinoj, la infanoj, kiuj sencele vagadas pro malsato. Forpelitaj pro militoj, persekutoj aŭ alia sufoka mizero.
Kompletaj societoj transiras landlimojn. Sopire al sekureco kaj hejmeco. For de la mizero. Kun angoroplenaj okuloj. Serĉante stabilecon, loĝlokon, iom da certeco...vivon !
Timo por la nekonato
Perre de gazetoj aŭ televido iliaj rigardoj atingas nin. Ni komprenas ilin per nia koro. Tiaj okuloj. Tiuj demandoj. Tiu mizero tuŝas nin... mallongtempe.
Kial mi helpu ?
La racio tamen venkas. Ni ekdubas. Ludo kun ciferoj kaj bonan intencoj. Ni fuĝas en pretekstoj. Kial mi helpu ? Aperas muroj de memprotekto kaj konservemo de la propra praveco. Ni homoj ! Tiaj ni ja estas. Timemaj pro nekonataĵoj... nekonatuloj.
Kiu helpas kiun ?
Ili rigardadas al ni dum ili staras antaŭ niaj muroj de superfluo. Ili frapas ĉe niaj limoj. Ĉe niaj pordoj. Ĉe nia koro. Ĉar ili fuĝis ili perdis ĉiujn siajn havaĵojn.
Ĉu ni fuĝis de nia kora voĉo ?
MOVADO SEN NOMO, Levilkarto N-ro 2 (aprilo-majo-junio 2003)
Kontakto : ivo@fel.esperanto.bel
