Inicio > ESPERANTE > Pri la lingvo kaj movado > Komunikaĵo de la Venezuela Esperanto-Asocio pri Palestinio
Komunikaĵo de la Venezuela Esperanto-Asocio pri Palestinio
19a februaro 2009 por Kooperativo Esperanto-Amikaro
VENEZUELA ESPERANTO-ASOCIO
KOMUNIKAĴO
La Venezuela Esperanto-Asocio, kultura movado dediĉita al la progresigo de la internacia Esperanto-lingvo, kiel veturilo por la paco kaj kompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kun absoluta respekto al la historiaj tradicioj kaj iliaj kulturaj valoroj, deziras levi ĝian protestan voĉon, forpuŝon kaj indignon antaŭ la genocidaj agoj faritaj de la armeo de Israelo kontraŭ la palestina popolo de la Gaza teritorio, kiuj okazigis teruran saldon de pli ol mil mortintoj kaj kvin mil vunditoj, la plej multo el ili senkulpa civila loĝantaro kun alta procento de infanoj kaj virinoj. Estis pluraj la kialoj, kiuj atribuas al la israela invado ekstreman gravecon :
1) Malferma defio al la aŭtoritateco de la Unuiĝinta Naciaro, kies resolucioj estas olimpike malestimataj de Israelo, ĉiam per la apogo de Usono.
2) Ignorado de la internacia humanisma juro, esprimita per rektaj agresoj al organizaĵoj kiel la Ruĝa Kruco kaj Unicef kaj al diversaj pacaj movadoj.
3) Kalkulitaj detruaĵoj de lernejoj, hospitaloj, provizaj centroj de nutraĵoj kaj medicinoj, kaj ŝarĝoj de humanisma helpo.
4) Krima brutalado kontraŭ la civila popolamaso, ĉio kio konfiguras bildon de vera ŝtata terorismo.
5) Senmezura venĝo-politiko, kiu atingas cenfojan nivelon de mortoj kaj materiaj ruinigoj ricevitaj de la palestinoj.
6) Severaj limigoj al sendependa gazetistara aliro, anstataŭita de informaj servoj submetitaj al la izraela Ŝtato.
7) Tuta ignorado de la gvidanteco de Hamas, nacionalisma organizaĵo, kiu venkis en balotado kun granda pli multo, kaj kiu estas kvalifikita kiel terorista grupo.
8) Amasutiligado de militarmiloj malpermesitaj pro ĝiaj ruinigantaj efektoj tiel, kiel ekzemple bomboj de blanka fosforo, grapolbomboj, malriĉigita uranio kaj eksperimentaj eksplodiloj, kies efektoj estas esploritaj laboratorie ene de la landlimoj de la Gaza teritorio.
9) Perversa kaj humiliganta blokado subtenita dum unu jaro kaj duono kontraŭ la strio de Gaza per aero, maro kaj tero, kun malfermo de alireblaj vojoj kaj malpermeso de cirkulado de varoj kaj personoj, kaj al ĉio ĉi aldoniĝas la konstruo de kolosa apartiga muro, vera monumento al la ekskludado kaj maltolero.
Ĉio ĉi antaŭa konstituas danteskan bildon de militkrimoj, kiuj devos esti punitaj kiel ekzemplodonon por atingi iun tagon daŭrigantan pacon kune kun la universalan rekonon de la palestina popolo kiel libera kaj sendependa Ŝtato ; kaj samtiel atingi la moralan kaj etikan restarigon de Izraelo antaŭ la okuloj de la homaro.
