Inicio > ESPERANTE > Literaturo Originala > La Insulo de Nemo (IV)

 

 

La Insulo de Nemo (IV)

23a marto 2009 por Johano Negrete

La amo pura kaj fidela la mondon faras bona, bela. Tiel diris kaj kredis la poeto Julio Baghi. Ĉu tio veras ? Eble tio povus esti vera, kiam oni pensas pri amidealo, kaj teorie ĝi veras multe pli ol en la ĉiutaga praktikado de la rilato inter du homoj. Almenaŭ tiu, kiu disvolvas la potencon de la amo certe kreskas, pliboniĝas kaj plibonigas la vivon de tiuj homoj, kiuj rilatiĝas kun la amanta persono. Ties forto estas kiel lumradio, kiu supozeble plenumas efikan bonfarton sur la animo de la ĉirkaŭantoj. Tiusence jes ja, la amo faras la mondon bela, kondiĉe ke la amanto celos iun amidealon.

Kaj kvankam la homo estas multe pli feliĉa per la amo, kiun donas ol per la amo, kiun ricevas, ĝi la pasio enhavas iun dialektikan ludon, kiu determinas la interŝanĝon de roloj inter amanto kaj amato kiel tute nepra parto de la vivteatro, ĉar amo ne havas vojon nek precizan vizaĝon ; ĝi tamen sentigas la premon kaj tempon de ĉiuj okazoj kaj cirkonstancoj de rekontiĝoj, de agado kaj de ili ĉiuj ĝi ĉerpas la materialojn por produkti tian magian kunfandiĝon de animoj pere de zigzagaj padoj kaj neserĉitaj okazaĵoj. Neniu el ĝiaj trajtoj distingiĝas pli ol tiu de senkonscio, la vera "signo" de amo kiel ordono aŭ leĝo de la naturo.

Dudek kvar jaroj pasis, kiam Nemo revenis al la insulo de sia naskiĝo. Li jam aĝis kvardek unu kaj bezonis reveni, ĉar lia vivo ne havis plu sencon sen reakiri la tempon kaj lokojn de sia infaneco. Lia animo lastatempe estis preskaŭ mortanta pro nostalgio kaj revo je sia lando.

Iutage, promenante tra lia kara urbo, Nemo ĉirkaŭrondis la straton de la tiam amata Njeves, anhelante revidi ties domon. La strato estis pli mallarĝa ol li unue supozis, sed tie li spektis longe la saman domon de antaŭe, la samajn fenestretojn, kie tiam li sopiris emocie vidi aperigi tiun karan kapeton de la knabino ; la saman fenestreton al kiu li ĵetis iun mesaĝon skribe, aŭ signalis per poŝtuko aŭ fajfo, kaj samtempe timante, ke ŝiaj severaj gepatroj sciu iom pri lia enamiĝo. Kia emocio kaj kiom da sentoj alvenis nun al lia koro el tiu sola strato kaj domo !

Ĝuste staris li kiel antaŭe dum unu horo ĉe la angulo de la strato revivigante momentojn de tiu unua enamiĝo. Sammatene li aŭdis de konatulo, ke Njeves instruas ĉe liceo de proksima urbo kaj ke ankoraŭ ŝi fraŭlinas en siaj kvardek tri jaroj ! Aldonis la konatulo ion pli mirindan, nome, ke ŝi instruas pri la pli malpli simila fako de Nemo ! Efektive, ŝi diplomiĝis pri filologio kaj li pri lingvistiko. Ĉu koincido de iliaj ĝemelaj animoj dudekkvar jarojn antaŭe ? Kiu scias ?

Do, Nemo tuj antaŭvidis emocie la eblan scenon de renkontiĝo kun ŝi kiel surprizon en la laborejo de ŝia liceo. Sekve, apud la telefonlibro li serĉis la numeron de ŝia familia domo por konfirmi la veron de tiuj strangaj novaĵoj. Kiam Nemo prenis la aparaton kaj pretis telefoni, lia emocio pligrandiĝis, la spiro intensiĝis, la parolo mutis, dubante li flankenlasis la aparatilon, kaj sekve ĝin reprenis plidecide, signalis la numerojn, kunigis ĉiun kuraĝon kaj aŭskultis dolĉan voĉon.

-  Hola ?

-  Hola, ĉu la domo de familio Olana ?

-  Jes, sinjoro. Kiu parolas ?

Certe, li ne povis identigi la voĉon de Njeves post tiom da jaroj, sed la nuna dolĉa voĉo, kiu faris Nemon tremeti, estis sendube de maljuna virino. Estis familianino, ŝia avino. Tiam li estis sciigata, ke la adoleska amatino, kaj la tre memorata virino de liaj junaj jaroj, bedaŭrinde, jam ne loĝas en la insulo. Ŝi translokiĝis. Tion informis la maljuna virino afable kaj fiere pri sia nepino. En tiu lasta jaro, la memoratino jam ne laboris ĉe la liceo, sed postenis en pli bona pozicio, kiel direktorino de bonfama biblioteko en la ĉefurbo de la lando. Sekve, la dolĉa maljuna sinjorino -verŝajne saĝa- ne povis eviti iun sintenon de indulgema laŭdo al la nepino pro tia profesia rango.

Nemo sin prezentis kiel unu el la malnovaj kunlernantoj de Njeves, deziranta saluti ŝin okaze de sia vizito al la insulo. La sinjorino daŭrigis parolante kaj plu informis lin. Venis alia surprizo. Ekde unu jaro antaŭe lia koramikino edziniĝis je unu profesoro kaj la geparo loĝas nuntempe en la ĉefurbo. Sed tamen, iu espero trovi ŝin aperis, ĉar montris la avino, ke la geedzoj ferias en la insulo kaj ofte Njeves telefonas al la domo.

Fine, la avino petis lian nomon por rakonti al ŝi eble baldaŭ, kiam la nova direktorino telefonu. Sed antaŭ tiu embarasita demando, Nemo ekdubis kaj prononcis ajnan nomon, ne gravas kiun, sed vere unu el la plej komunaj el sia lando, tiel simplan por ke neniu persono povu ĝin fiksi en la memoro. La konversacio afable alvenis al la fino, kaj Nemo adiaŭis la sinjorinon.

Tiumomente, li sentis sin kiel stultuleto, ĉar ju pli li intencas alproksimiĝi sekrete al la knabino, des pli ŝi formoviĝas. Iom seniluziiĝe li decidis enterigi la tutan aferon de sia infaneco, ĉar havis li la impreson, ke la knabino devus resti dum lia cetera vivo nur kiel memorata bildo, en tiu ora kaĝo de la unua enamiĝo, kun sentoj de mistero, malforto kaj feliĉo. Nenio plu ! Kvankam la liceanino lernigis Nemon eltrovi la unuan romantikan sperton, ankoraŭ li devas disiĝi el ĝi, liberiĝi el tiu sensenca konduto.

Li lasis la telefonon kun tiu sento de amara dolĉeco, ĉar ne trovis sencon, ke multaj jaroj poste, tiu senutila subita emocio meze de lia mallonga apero en la insulo kapricis en lia koro. Eble li intencis vane ŝanĝi la neeblecon revenigi la unuan fajron de sia adolesko, sed la Fortuno montris al li kvazaŭstultan rideton kun indulgema toleremo, precize samkiel al ĉiu ajna ulo, kiu intencas preterpasi tra la vivo ĉi-aĝe kiel romantikulo.

Same okazis kiam Nemo vizitis la mezlernejon de sia adoleska aĝo kelkajn tagojn post kiam li vane klopodis alproksimiĝi al Njeves. Li promenis tra ĝiaj salonoj, kortoj, ĝardenoj, koridoroj, ludejoj kaj klasĉambroj. Iom da konfuziĝo aperis kelkmomente ĉu la biblioteko estis antaŭe tie aŭ ĉi tie, aŭ ĉu la oficejo estis ŝanĝita aŭ ne, kaj surprizis lin la kadukeco de la malnova monaĥejo, kiu estis origine tiu konstruaĵo, antaŭ ol ĝi estis transformita en mezlernejon. Ĉio odoris je kadukeco kaj tristo en mateno nuba kaj griza. Al iu deĵoranta funkciulo li klarigis la signifon de sia vizito sub la titolo : "Al la Serĉado de la Pasinta Tempo" aŭ pli ekzakte "Al la Serĉado de la Perdita Tempo".

Ĉiuokaze, vana entrepreno serĉi realon inter la ombrojn de kio ni estis, kaj jam ne estas. Sed ne povis li eviti, ke multaj bildoj de instruistoj, de kunlernantoj pasu tra lia menso, kaj la plej vivaj estis de ĝojaj virinoj kaj eĉ pliintense de Njeves apud kolono rigardante lin ekde la alta koridoro dum li tre atente moviĝas en la korto kiel vigla meleagro antaŭ sia ino. Oni ankaŭ nomas tion “paviĝi”. Nu, denove Njeves alvenis al la menso kun siaj libroj kaj kajeroj sub la brako, kaj tiuj helbrunaj botetoj transaltantaj kelkajn flakojn de la plej pluvoza kaj nuba urbo de la insulo.

Li direktis sin al la apuda kirko, alia loko de multaj rememoraĵoj, kiu estis parto de la malnova deksepjarcenta monaĥejo. Ĝi estis sola kaj silenta. Li rondiris tra kelkaj altaĵoj sen granda ornamo kaj tiu ĉi etoso kun odoro de kandeloj ekscitis lian menson. Kiom da jaroj jam pasis de kiam mi venis al la kirko kaj multfoje helpis kelkajn aranĝojn, la Betleĥemon kaj la tronojn ! -li parolis silente- Tridek ? Tridek du ? Iufoje kiam miaj kunuletoj malkovris la hostiskatolon en la sakristio multfoje ni gustumis la plezuron manĝi ilin. La pastro kompreneble ne permesis tion. Ha, tiu estas la sekreta enirejo al la turo, kiun ni konis de infaneco. Mi jam forgesis tion ! Mi supreniros. Neniu ĉeestas, do mi iros.

La du sonoriloj de la griza kaj malnova turo ankoraŭ funkcias por anonci kelkajn ceremoniojn kaj frapi la horon. Nemo alvenis al la balkono de la unua etaĝo meze de la turo kaj rigardis tuj suben la korton kun ĝardeno, kiu estis la aliro al la lernejo. Ĉiutage li trapaŝis tiun enirejon. Du altaj palmoj prezidis la ĝardenon super la ceteraj vegetaĵoj. Ŝajnis al li ke ambaŭ palmoj apenaŭ kliniĝas por reverenci lin. Ĉio estis fermita per longa krado kronita de pikoj sur la pintoj. Nemo sentis sin kiel lacega estaĵo kaj ia kapturno komencis ĝeni lin.

« Kio okazas ? Mi sentas sin subite senforta por daŭrigi ĝis la supro. Mi atendos. Mi eksidos sur la planko. Ne necese, mi kredas ke mi fartas bone. Mi povos sekvi antaŭen. Jam pasis la kapturno. Ĝi estas nenio. »

Kaj tiel sentante sin bonfarta, li reprenis la turŝtuparon al la supro, al la sonorilejo. Post kelkaj ŝtupoj, nun li iom tremetis kaj iu vakuo plenigis lian stomakon. La kapturno revenis. Liaj kruroj ŝanceliĝis iumomente. Li apogis sin kontraŭ la muro kaj iomete timis pri sia situacio kaj tiel resonis silente.

« Jen mi ĉi tie, sola meze de turo kaj en urbo, kie mi jam estas fremdulo. Ho Dio, neniu povas helpi min ! Kion mi faros ? Plibone se mi atingas la sonorilejon, kaj tie mi povos resti surplanke aŭ peti helpon se necese en la balkono. Jam mankas tre malmulte. »

Iom post iom li avancis kun granda peno ĝis li finfine atingis la lokon de la sonoriloj, ĉar de tie li povus atentigi sian malsanan situacion movigante la sonorilojn. Denove ŝajnis al li rekuperi siajn fortojn, sed tute vane. Kiam li alproksimiĝis al la balkono por rigardi la urbon, li notis ankoraŭ ion pli strangan.

La urbostratoj aspektis kiel linioj kiuj serpentumas, kaj la korto antaŭ lia lernejo ĉepiede de la turo reduktiĝis tielmaniere, ke ĝi ŝajnis sin kaŝi sub la grundo. La sensacio de vakuo en la balkono returnis al Nemo kaj li devis firme premi la apog-relon de la balustrado por ne sveni. Subite alvenis tiu sensacio de naŭzo kaj de vomo, kiu envolvis lin en la duonkonscion dum la urbo-dimensio pligrandiĝis kiel enorma faŭko, minacanta lin engluti. Eĉ la turo moviĝas kaj Nemo jam fuŝas ĉion, kion li strebas fari, ĉar la turo mem fendiĝas kaj perdas sian formon. La konfuziĝo envolvis lin entute kaj li perdis la ekvilibron en la balustrado kaj nepre falis kun terura krio al la vakuo. Dum lia rapida flugo al la morto malligiĝis la neeltenebla angoro de la fina kolizio kaj mort-doloro, kaj kiam jam la grundo pretis premplatigi lian korpon kiel maturan tomaton li bruske suprensaltis.

-  Aaaajjjj ! Neeeeee ! Kia angoro ! Kio okazas ? Dio sankta, ĉu mi vivas !? - kaj li frotadis per lia dekstra mano la ŝviton de sia frunto, dum la ĝojo esti viva inundis lian animon. -Mi sonĝis. Uf ! Kia terura falo !

Tuj Nemo estis trankviligita per la zorgema voĉo de Munja, kiu ĵus vekiĝis apud li servopreta por atenti sian kunulon.

-  Kio ? Kio estis ? Vi sonĝis karulo kaj vi devis havi terursonĝon, ĉar vi kriis kaj eĉ piedfrapis mian kruron.

-  Jes, mi sonĝis, ke mi iris rekte al la morto falante de turo. Kia agrablaĵo esti ĉi tie, kaj kun vi ! Jes, kia varmeto !

Kaj dirinte tion Nemo brakumis sian amatinon. Denove li konsciis, ke li estis reale en alia insulo, ne precize en la insulo de sia infanaĝo, sed en varma kaj korala insulo de la kariba maro, kiun li elektis por renkontiĝi kun sia amatino Munja, kiam ŝi akceptis libertempi kun li kaj decidis alveni el norda lando de Eŭropo. Efektive, lontane oni povis aŭskulti la senĉesajn sonojn de la marondoj kiel susuro de la nokto, dum densa lunlumo invadis la ĉambron kaj banis ĝin per arĝentaj radioj, kiuj briligis la liton de la geparo.

(Daŭrigota)


Enviar por email | Versión para imprimir

 Opinar sobre este artículo