Inicio > Noticias > Ebla okazigo de Universala Kongreso de Esperanto 2008 en Moscú

 

 

Ebla okazigo de Universala Kongreso de Esperanto 2008 en Moscú

7a marto 2007

La ebla realigado de la Monda Universala Kongreso 2008 en Moskvo ŝajnas evento tute probabla, kaj tio estas novaĵo bonnveniga kaj kontentiga ideo. Moskvo, kune kun Varsovio, estas la du plej signifaj urboj en la naskisĝo kaj kresko de ESPERANTIO. Oni povas diri ankaŭ, ke Moskvo estas la patrujo de la verda movado kaj Varsovio la patrujo de la lingvo. Pro tio estas kontentiga novaĵo, ke finfine, post multaj jaroj de malĉeesta rusa movado en la Universala Esperanto-Asocio (UEA), oni povu interesigi eĉ la rusan registaron pri apogo al la internacia Kongreso kaj movado por la lingvo neutrala Esperanto, okaze de fina aprobo de la U.K.-2008 en Moskvo.

Kiam Zamenhof kreis Esperanton, Pollando estis parto de la Rusa Imperio, kaj pro tio oni povus diri, ne nur ke la unuaj esperantistoj estis rusaj, sed ankaŭ ke la unua forta movado de la lingvo kreskis en Rusio. Alivorte, Esperanto estas monda fenomeno, kiu venas el Rusio.

La novaĵo venas el REU (Rusa Esperanto-Unuiĝo)

Redaktis JoNo

Enviar por email | Versión para imprimir

 Opinar sobre esta noticia