Inicio > Noticias > Tutmonda marŝo por la paco

 

 

Tutmonda marŝo por la paco

29a marto 2009

Al la delegitoj kaj E-kluboj el tiuj urboj, tra kiuj pasos la venonta tutmonda marŝo por la paco.


Karegaj, dum la venonta 2-a de oktobro la tutmonda marŝo por la paco ekveturos de Nov-Zelando kaj atingos Argentino-n dum la 2-an de januaro 2010. La marŝo trapaŝos multajn urbojn en la tuta mondo kaj ankaŭ la urbojn, en kiuj vi vivas. En multaj urboj jam fondiĝis komitatoj formitaj de reprezentantoj de multaj lokaj asocioj.

En nia urbo, Pistojo (Italio), ni jam aliĝis al la loka komitato kaj, kunlaborante kun aliaj volontularaj asocioj, ni estas preparantaj projektojn starigendajn dum la tagoj, en kiuj la marŝo paŝos tra Italio, ĉefe Florenco, dum la 11-a de novembro.

Estus grava afero, se, en ĉiuj etapoj de la marŝo, ĉeestus la lokaj E-kluboj, ankaŭ por montri al ĉiuj, ke Esperanto, jam aktuale, vere ekzistas kaj havas reprezentantojn en la tuta mondo.

Pri kromaj informoj vizitu http://www.theworldmarch.org Bonvolu sendi ĉi tiun mesaĝon al samideanoj, kiuj verŝajne povas interesiĝi pri ĉi tiu afero. Korajn salutojn al ĉiuj.

NICOLA MORANDI el "Pistoja Esperanto-Grupo- Umberto Stoppoloni" Via dei Ciuti, 49/e 51100 Capostrada - PT http://www.esperanto-grupo.it

Enviar por email | Versión para imprimir

 Opinar sobre esta noticia