Religioj de la Mondo
Unu rubriko sub la titolo de RELIGIOJ DE LA MONDO povus esti interesa al multaj esperantistoj kaj religianoj aŭ nereligianoj, kie renkontiĝejo de diferencoj kaj tamen similajn sentojn pri la trascendentaj ideoj de nia homa vivo.
Religianoj aŭ nereligianoj de la mondo povus ĉi tie esence esprimi siajn ideojn kaj precipe siajn grandajn zorgojn pri la spirita vivo fronte al la nuna agitita vivo, karakterizita de ĉefaj materiaj elementoj, sen la necesa spaco por tiuj transcendentaj problemoj.
Kaj ni parolas pri Religioj,plurale, ĉar la mondo de Esperantio estas sufiĉe granda kaj kulture riĉa, por subteni la ideon de internacieco ne surbaze de unu aŭ du-tri religioj, sed laŭ tutmondiĝo, de ĉiuj religioj de la mondo. Pro tio ni diras : Religioj de la Mondo, kie ĉiuj havas la rajton sin esprimi. Eĉ ateistoj, skeptikistoj aŭ agnostikistoj povus trovi tie ĉi la lokon por diskuti per artikoloj aŭ eseetoj, siajn principojn, kiujn ili konsideru necesaj kaj esencaj al siaj vivoj. Nur unu regulo kiel diskutad-principo devas esti observata : respekto, respekto kaj respekto al tiu alia, kiu malsamopinias. Respekto al ĉiuj religioj de la mondo, same kiel al nekredulo en tradiciaj religioj. ĉu li-ŝi estu ateisto, skeptikisto aŭ agnostikisto.
Artículos
OOMOTO : INTER RELIGIO KAJ ESPERANTO (Johano Negrete) - 12a januaro 2009
Ekspozicio pri la ĉefaj ideoj de la moderna japana religio Oomoto kaj ĝia rilato al la internacia lingvo Esperanto, kun kelkaj komentoj de Johano Negrete. ...leer
