La Esperanta Civito (Civitas Esperantica)
En tiu ĉi rubriko ni prezentos specialajn novaĵojn pri la ESPERANTA CIVITO, kies unua establo de Ameriko estas la Esperanto-Amikaro. Kelkfoje ili povas esti novaĵoj de la oficiala organo HEROLDO DE ESPERANTO, aŭ de la retagentenjo HeKo, aŭ de diversaj fontoj rilataj al la Civito, aŭ de la agado de Koop E-A en la Civito.
Artículos
Giorgio Silfer : Alia Esperantio eblas - 29a marto 2009
Ĉi tiu intervjuo al la Konsulo de la Civito aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto, (2007, N-ro 1) Oni tuj povus diri, ke ĝi malnovas, sed nia intereso estas ĵeti pli lumon pri argumentoj kaj pozicioj, kiuj diferencigas la Civiton kaj la UEA, ne ĉiam facile kompreneblaj. Ni rajtas aperigi la intervjon plene aŭ parte, se oni mencias la fonton : La Ondo de Esperanto, 2007, №1. (Enretigis Johano Negrete). ...leer
Tago de la Esperantaj Pioniroj (Giorgio Silfer) - 9a majo 2007
Okaze de la 14a de Aprilo (forpaso de Zamenhof), Tago de la Esperantaj Pioniroj, ni publikigas la resumon de la parolado de la Konsulo, c-ano Giorgio Silfer, che la inaugura sesio de la nova Parlamento, en Bruselo 19 marto 2007. ...leer
Rezulto en Koop E-A de la unua balotado por la civita senato - 2a marto 2007
Koop E-A estas la unua amerika establo de la ESPERANTA CIVITO kaj lastdecembre estis oficiala sub-balotejo de la Civito en la Pacifika Regiono. Pluraj malfacilaĵoj de poŝtaj kondiĉoj influis pri la malalta ricevado de voĉdonoj en Koop E-A. La ĝenerala rezulto en la Civito favoris lavange al la Verda Listo, due al la Blanka kaj trie al la Ruĝa. Jen la rezulto en nia balotejo, kiu nun ŝajnas "ruĝa, ruĝeta" angulo de la Civito. ...leer
Decembra baloto por Senato en la Esperanta Civito - 2a decembro 2006
Je la 15 de Decembro kaj dum la Zamenhofa Vespero okazos la baloto por renovigo de la Senato de la ESPERANTA CIVITO. La Kooperativo Esperanto-Amikaro en Karakaso estas la unika balotejo por la regionoj de Ameriko, Oceanio kaj Azio. ...leer
