Interlingvistiko kaj Esperantologio

Kaŭze de la internacia Konferenco en la Universitato de Amsterdamo (Nederlando), 17-18 julio 2008, kun 48 partoprenintoj el 38 universitatoj, esplorinstitutoj, k.s. en 23 landoj, cele al la kreado de internaciaj kontaktoj kaj kunlaborado inter instruistoj aŭ esploristoj de Esperanto, interlingvistiko kaj esperantologio je universitata nivelo, ni prenis la decidon malfermi tiun ĉi rubrikon, kiu temas pri planitaj lingvoj kaj esperantologia esploroj, kvankam kelkfoje eble tre akademikaj. Ni esperas tamen, ke tiuj ĉi materialoj montriĝu utilaj al vi kaj stimulu interesojn por tiuj sendube fascinaj sciencaj spertoj.

 

 

Artículos

Sukcesa doktoriĝa tezo : "Instruado de la planita lingvo Esperanto" - 21a februaro 2009

esperantlingva mallonga resumo de la doktoriĝa tezo de Ivan Bujdosó “Instruado de la planita lingvo Esperanto”, prezentita por defendo la 11-an de novembro de 2004 ĉe la institucio Scienca Universitato Eötvös Loránd (Hungario) ...leer