Venezuelo

Variaj informoj pri la lando Venezuelo


Tiu ĉi sekcio estos dediĉita al artikoloj, komentarioj, notoj aŭ novaĵoj rilate la karakterojn, faktojn kaj eventojn de nia venezuela socio. Pli precize, la sekcio ankaŭ temas pri aferoj rilataj al la politika, socia, ekonomika kaj kultura disvolviĝo nialande. Ĉar ni ne estas neŭtralaj : ni estas homoj kaj nenio homa fremdas al ni. (Terensio : "Homo sum, et humani nihil a me alienum puto”)

 

 

Artículos

Raporteto pri la politika situacio en Venezuelo je la jarfino de 2008 - 22a januaro 2009

Jen la responda raporteto al la peto de esperantistino Liba Gabalda. Saluton Johano : Mi pretigas prelegon pri Venezuelo por la jarfina festivalo en Germanio. Ĉu vi povus skribi al mi vian opinion pri la nuntempa politika situacio en Venezuelo kaj pri la prezidento Hugo Chávez ? Mi antaŭdankas. Amike, Liba Gabalda From : "Liba Gabalda" To : Sent : Wednesday, December 17, 2008 12:34 PM Subject : prelego pri Venezuelo ...leer

Perdita Bolivarana Referendumo 2007-a (Informo por tiuj, kiuj ne deziras esti malinformitaj) - 22a januaro 2009

Misinformado abundas en niaj modernaj socioj de amaskomunikiloj kaj monopoloj de grandaj koorporacioj pri politikaj novaĵoj, ĉar tiuj koorporacioj estas esenca parto de la mondaj povoj, kaj ili mem distribuas novaĵojn laŭ specifaj interesoj kontraŭ landoj, kiuj ne sekvas la asignitan skripton. Al tio ni nomas "malinformado" kiam oni intencas ne nur informi bone aŭ malbone, sed ankaŭ "krei la novaĵon" au "inventi la novaĵon" kaj konstrui "virtualan bildon" pri registaroj kaj landoj de la mondo por malstabiligi ilin. Tiu ĉi informo perdiĝis post la falo kaj rekupero de nia retejo. Ni re-enretigas ĝin denove malgraŭ la nuna dato, sed ĝi estis en retejo ekde la komenco de 2007. ...leer

Forpasis Johano Bachrich - 5a julio 2005

En Karakaso, Venezuelo, forpasis la eminenta esperantisto la 28-an de februaro Juan Eduardo Bachrich, kaj kies morto ni ĉiuj esperantistoj el Venezuelo multe sentis kaj sentas ankoraŭ kiel gravega perdo. La 28-an de februaro forpasis en Karakaso la eminenta venezuela esperantisto Juan Eduardo Bachrich. Li naskiĝis la 30-an de aprirlo 1921 en Vieno kaj lernis Esperanton en 1938 en Zemun, Jugoslavio. En 1937 li konatiĝis en Zagrebo kun Ivo Lapenna, kaj ekstudinte en 1940 (...) ...leer

Alia fantomo trakuras Usonon - 10a junio 2005

En la reta portalo Ĝangalo, kiun oni ĉiam laŭdas pro ĝia seriozeco, nivelo kaj abunda promocio de la lingvo, ene kaj ekstere de la movado, kelkfoje oni povas trovi klarajn spurojn de la influo de iu efektiva kampanjo organizita precipe kadre de naciaj kaj internaciaj amaskomunikiloj. ...leer

En Karakaso Don Quijote de la Mancha ankaŭ parolis esperanton - 2a junio 2005

Pro la 400-a jubileo de la unua publikado de la romano Don Quijote de la Mancha, en Karakaso okazis pluraj eventoj, konsitante en la legado de la romano, iom post iom, ĉapitro post ĉapitro. Kadre de tiuj eventoj okazis ankaŭ legado de tekstoj de la romano en la internacia lingvo. ...leer